Venu al la Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) 2026
Saluton al ĉiuj - elkoran bonvenon al TEK 2026. La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica - kiu okazos jam post 3 semajnoj! Pli da detaloj: https://ter.esperanto.sk/
Se vi emus kontribui al la programo, volonte kontaktu nin - ĝi daŭre estas preparata. La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – utila kaj bezonata eĉ en la epoko de Artefarita intelekto” (sed via programero ne devas rilati al ĝi :).
Partoprenu tiun gravan renkontiĝon kaj helpu pliriĉigi nian movadon! SKEF (https://skef.esperanto.sk/) (Slovakia Esperanta Federacio) invitas ĉiujn viziti ankaŭ ties novan sidejon – kaj partopreni dumkongrese la brigadon en la ekestanta “Esperanto-biblioteko kaj arkivo de Ján Vajs”. (Brigado estas planita ĉefe vendrede PTMe kaj eventuale dimanĉe ATMe.)
Dum la kongreso okazos ankaŭ elektoj por la novaj Estraroj de SKEF - Slovakia Esperanta Federacio kaj SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo.




