Venu al la Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) 2026
Saluton al ĉiuj - elkoran bonvenon al TEK 2026. La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica - kiu okazos jam post 3 semajnoj! Pli da detaloj: https://ter.esperanto.sk/
Se vi emus kontribui al la programo, volonte kontaktu nin - ĝi daŭre estas preparata. La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – utila kaj bezonata eĉ en la epoko de Artefarita intelekto” (sed via programero ne devas rilati al ĝi :).
Partoprenu tiun gravan renkontiĝon kaj helpu pliriĉigi nian movadon! SKEF (https://skef.esperanto.sk/) (Slovakia Esperanta Federacio) invitas ĉiujn viziti ankaŭ ties novan sidejon – kaj partopreni dumkongrese la brigadon en la ekestanta “Esperanto-biblioteko kaj arkivo de Ján Vajs”. (Brigado estas planita ĉefe vendrede PTMe kaj eventuale dimanĉe ATMe.)
Dum la kongreso okazos ankaŭ elektoj por la novaj Estraroj de SKEF - Slovakia Esperanta Federacio kaj SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo.
8 replies
Dankon pro la informo. Mi ne certas, ke mi havos tempon partopreni, sed mi loĝas ne tro malproksime de tie (tamen en alia lando ol Slovakujo). :D
Ĉu tion ĉi nur mi trovas konfuza?
Kion signifas elekto inter "1-a aliĝperiodo" kaj "1-taga partopreno"? Ŝajnas al mi, ke la aliĝperiodo devus tute ne esti elektebla (ĝi sekvas el la registra dato) kaj anstataŭe estu elekto pri tio, kiom da tagoj oni volas partopreni?
Tiu elekto venas de limigoj de la sistemo, kiun ni uzas por krei aliĝilon kaj mastrumi partoprenantojn - #CiviCRM. Mi tute konsentas, ke tio devus esti aŭtomata. Sed fari tion aŭtomate estas surprize malfacila tasko. Almenaŭ kiam oni volas tamen uzi la povumon de tia sistemo (kaj ĝi ja estas freneze potenca! fakte, la plej kapabla libera membro-mastrumilo, kiun mi konas!).
Por klarigi: 1-taga partopreno estas opcio por partopreni nur 1 tagon. La "1-a aliĝperiodo" estas por tiuj, kiuj partoprenos pliajn tagojn.
Bone, dankon pro la klarigo; tio tamen estas konfuza.
Se vi havas proponon kiel tion vortumi, volonte skribu.
"1-taga partopreno" / "plurtaga partopreno"?
Tio estus problema pro teĥnikaj kialoj. Interne estas tie markitaj 3 aliĝperiodoj, kaj mi simple ŝaltas kaj malŝaltas ilin en taŭga tempo. Tial ili havu malsaman nomon. Mi probable aldonos iuj helpan apuskribon 🤔
"Plurtaga partopreno en la X-a aliĝperiodo"?
Pli klara, sed pli longa. Ĉiuokaze, dankon 🙏