Kiel lerni aliajn lingvojn per Esperanto: komuna listo
Saluton! Mi serĉis rimedojn por lerni aliajn lingvojn per Esperanto, ne por lerni Esperanton. Ne ekzistas multe, sed jen kion mi trovis. Ĉiuj ligiloj kontrolitaj la 1-an de oktobro 2026.
Ĉu vi konas pliajn? Skribu ilin en komento kaj mi aldonos ilin al la listo. Oni povas respondi eĉ el Mastodon.
Ĝisdatigo de la 1-a de oktobro: aldonitaj russky.info, lernolibro de la hungara, lipu sona pona, Elefen, la frazlibroj de Vikivojaĝo kaj la lingva interŝanĝo, kaj korektite: la lecionoj de tokipona.info ankoraŭ funkcias. Dankon al @[email protected], @[email protected], @[email protected], @[email protected] kaj @[email protected]!
Retejoj kaj aplikaĵoj
La retejoj de E@I estas plurlingvaj: ili ne estas faritaj nur por Esperanto-parolantoj, sed oni povas uzi ilin tute en Esperanto.
- slovake.eu — la slovaka: kursoj, ekzercoj kaj vortaro. Senpaga, de E@I.
- deutsch.info — la germana. Senpaga, de E@I.
- russky.info — la rusa: kursoj, gramatiko kaj biblioteko. Senpaga, de E@I.
- lingvo.info — la lingvoj de Eŭropo. Ne kurso: historio, gramatiko kaj kuriozaĵoj de ĉiu lingvo.
- uTalk — aplikaĵo por 150 lingvoj; laŭ ĝia blogo, Esperanto estas unu el la deirlingvoj. Pagenda.
Kursoj en Vikilibroj
La plej ampleksaj:
- La rusa lingvo en vivo — la rusa, la plej granda el ĉiuj
- Latina — la latina
- Baza vortaro en la mandarena lingvo — vortaro de la ĉina
- Hispana — la hispana
- Tokipono — tokipono
- Pola — la pola
- Rusa — la rusa
- Kataluna — la kataluna
Pli mallongaj: Germana, Interlingvao, Itala lingvo, Hebrea, Angla.
Presitaj libroj
- Hungara lingvo. Gramatiko per esperantaj okuloj, de Marc Vanden Bempt (2015, 313 paĝoj): ampleksa lernolibro de la hungara por memlernantoj. Pagenda, en la libroservo de UEA.
Tokipono, Ido kaj Elefen
- La 76 ilustritaj lecionoj de tokipono, tradukitaj el la hispana de Marek Blahuš en 2013.
- lipu sona pona — kurso de tokipono en Esperanto.
- Pliaj rimedoj de tokipono en Esperanto: sona.pona.la/wiki/Esperanto.
- Internacia lernolibro por Esperantistoj, de Heinz Jacob (1935): lernolibro de Ido por Esperanto-parolantoj.
- Elefen (Lingua Franca Nova), alia planlingvo: enkonduko kaj gramatiko en Esperanto.
Por praktiki iun ajn lingvon
- Tatoeba — frazoj en Esperanto kun ilia traduko al multaj lingvoj.
- Reta Vortaro — vortaro de Esperanto kun tradukoj al multaj lingvoj.
- Vikivortaro — la Esperanto-versio de Wiktionary.
- Frazlibroj de Vikivojaĝo — 29 lingvoj. Ne plena kurso, sed la plej necesaj frazoj por vojaĝi; ĉiu povas plibonigi ilin.
- Instruisto aŭ lingva interŝanĝo — trovi iun, kiu instruas la lingvon, aŭ iun, kiu parolas ĝin kaj volas lerni la vian aŭ Esperanton.
Jam demandite en lernu.net
https://valencia.esperanto.es/eo/2026/09/26/lingvoj-per-esperanto/Open linkView original on sopuli.xyz
5 replies
En Vikivojaĝo estas pluraj "frazlibroj" de diversaj lingvoj. Tio ne estas plena kurso, sed pli-malpli minimumo bezonata por trakti la plej kutimaj aferojn dum vojaĝado.
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Frazlibroj
Ĉar tio estas vikia retejo, ankaŭ vi mem povas kontribui. Se vi interesiĝas, sed estas novulo pro vikioj, mi rekomendas senpagan videan kurson Bazoj de Vikipedio (la principo de redaktado estas sama, kvankam estas diferencoj en la temo).
@VegVins E@I prizorgas ankaŭ retejon russky.info/ por lerni la rusan.
tokipona.info/ funkcias standarde, ne necesas uzi IA.
Retejo de Lingua Franca Nova havas rimedojn en Esperanto:
* Enkonduko - elefen.org/salon/lingua/introd…
* Gramatiko - elefen.org/salon/gramatica/eo/…
@VegVins
Mi lernis la tokiponon per tiu retejo en esperanto :
https://lipu-sona.pona.la/eo/
Trovi instruiston de la lingvo, kiun vi volas lerni, ankaŭ estas bona maniero.
@jorgesumle @VegVins Eble vi povas trovi unu, kiu volas lerni vian lingvon aŭ Esperanton kaj fari lingvan interŝanĝon.